Spirita evoluo (#15952)

Glorata estu Vi, ho Eternulo, mia Dio! Sanktigu mian okulon, kaj mian orelon, kaj mian langon, kaj mian spiriton, kaj mian koron, kaj mian animon, kaj mian korpon, kaj mian tutan estaĵon, ke ili turniĝu al neniu ajn krom al Vi. Lasu min, do, trinki el la kaliko ĝisrande plena kun la sigelita vino de Via gloro.
"

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Spirita evoluo (#15955)

Laŭdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio! Mi petegas al Vi, je Viaj signoj, kiuj ampleksas la tutan kreitaĵon, kaj je la lumo de Via vizaĝo, kiu iluminas ĉiujn en la ĉielo kaj sur la tero, kaj je Via kompatemo, kiu superas ĉion kreitan, kaj je Via graco, kiu kovras la tutan universon – disŝiru la vualojn, kiuj Vin forbaras de mi, por ke rapidu mi al la Fontano de Via potenca inspiro, kaj al la Tagiĝo de Via Revelacio kaj abundaj favoroj, kaj mergiĝu en la oceano de Via proksimeco kaj bonplaĉo.
Ne permesu, ho mia Sinjoro, ke dum Viaj tagoj estu mi senigita de la scio pri Vi, kaj la robon de Via gvidado ne forprenu de mi. Lasu min trinki el la rivero, kiu efektive estas la vivo, kies akvoj elfluis el la Paradizo (Riḍván) en kiu establiĝis la trono de Via Nomo la Plej Mizerikorda, por ke malfermiĝu miaj okuloj kaj iluminiĝu mia vizaĝo kaj certiĝu mia koro kaj heliĝu mia animo kaj firmiĝu miaj paŝoj.
Estas Vi Tiu, Kiu de eterne per la potenco de Sia forto superis ĉiujn aferojn kaj per Sia volo kapablis regi ĉion. Nenio ajn, ĉu en Via ĉielo aŭ sur Via tero, povas malhelpi Vian intencon. Do, kompatu min, ho mia Eternulo, per Via graca providenco kaj malavaro, kaj direktu mian orelon al la dolĉaj melodioj de la birdoj trilantaj Vian laŭdon desur la branĉoj de la arbo de Via unueco.
Estas Vi la Granda Donanto, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Kompatema.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Spirita evoluo (#15956)

Ho Vi, al Kies vizaĝo direktiĝas mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia celo, Kies laŭdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto, Kies amo estas la kaŭzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo, Kies proksimeco estas mia deziro, Kies ĉeesto estas mia plej kara strebo kaj plej alta aspiro – mi petegas Vin ne deteni de mi tion, kion Vi ordonis por la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj provizu min, do, per la bono de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta.
Vi, vere, estas la Reĝo de ĉiuj homoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Spirita evoluo (#15954)

Ho mia Dio, la Dio de malavaro kaj mizerikordo! Estas Vi tiu Reĝo, per Kies ordona vorto estis kreita la tuta kreitaĵo; kaj estas Vi tiu Ĉion-Donanto, al Kiu la faroj de Liaj servantoj neniam malebligis montri Sian favoron, nek malhelpis elmontri Sian donacemon.
Permesu al ĉi tiu servanto, mi petegas al Vi, atingi tion, kio estas la kaŭzo de lia saviĝo en ĉiu mondo el Viaj mondoj. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca, la Ĉioscia, la Plej Saĝa.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Spirita evoluo (#15953)

Ho Vi, per Kies nomo moviĝas la maro de l’ ĝojo kaj zefiras la parfumo de l’ feliĉo! Mi petas Vin montri al mi el la mirindaĵoj de Via favoro tion, kio briligos miajn okulojn kaj ĝojigos mian koron. Vi, vere, estas la Ĉion-Donema, la Plej Malavara.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Spirita evoluo (#15957)

Ho Dia Providenco! Veku kaj konsciigu min. Igu min malligiĝi de ĉio krom Vi kaj ravu min per la amo de Via beleco. Igu la spiron de la Sankta Spirito zefiri sur min kaj permesu, ke aŭskultu mi la alvokon de la Regno Abhá. Donu al mi ĉielan povon kaj ekbruligu la lampon de la spirito en la plej interna ĉambro de mia koro. Liberigu min de ĉiu kateniĝo kaj savu min de ĉiu ligiĝo, por ke aprezu mi nenian deziron ol nur Vian bonvolon, serĉu nenion ol nur Vian vizaĝon kaj iru neniun padon ol nur Vian padon. Faru ke ebligu mi al la senatentaj konsciiĝi kaj al la dormantaj vekiĝi, tiel ke proponu mi la akvon de l’ vivo al tiuj arde soifantaj kaj dian saniĝon portu al tiuj malsanaj kaj suferantaj.
Malgraŭ tio ke estas mi povra, humiligita kaj malriĉa, estas Vi tamen mia haveno kaj mia rifuĝejo, mia subtenanto kaj mia helpanto. Tiel sendu Vian helpon, ke ĉiuj miru. 
Ho Dio! Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Potenca, la Donanto, la Provizanto kaj la Ĉion-Vidanta.
"

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Spirita evoluo (#15963)

Li estas Dio.
Ho Vi bonkora Sinjoro! Iluminu la korojn per la lumo de Via plej granda gvido. Revivigu la animojn per Viaj ĝojnovaĵoj plej ĝojigaj. Iluminu la okulojn permesante al ili vidi Viajn lumojn. Igu la orelojn atentaj aŭdigante al ili Vian vokon. Ebligu al ni eniri la Regnon de Via sankteco kaj vivigu nin per la spiroj de la Sankta Spirito. Donu al ni vivon eternan kaj provizu nin per ĉielaj perfektecoj. Ho Eternulo! Faru nian vivon esti elaĉeto por Vi kaj donacu al ni novan spiriton. Provizu nin per ĉiela povo kaj donacu al ni ĝojon eternan. Konfirmu nin en la servado al la homa mondo. Faru nin iloj de l’ konkordo, kunligante la korojn. Ho Eternulo! Veku nin el nia dormo kaj donu al ni saĝon kaj komprenon, por ke malkaŝu ni la sekretojn de Via Libro kaj malkovru la misterojn kaŝite troviĝantajn en Viaj Vortoj. Vi estas la Ĉiopova. Vi estas la Donanto. Vi estas la Ĉiam-Amanta.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Spirita evoluo (#15962)

Firmigu, ho Eternulo, niajn paŝojn sur Via pado kaj plifortigu Vi niajn korojn obeeme al Vi. Turnu niajn vizaĝojn al la beleco de Via unueco kaj ĝojigu niajn brustojn per la signoj de Via dia unueco. Ornamu niajn korpojn per la robo de Via malavaro, forigu de niaj okuloj la vualon de pekado kaj donu al ni la kalikon de Via graco, por ke la esenco de ĉiuj estaĵoj, vidante Vian gran-diozon, kantu Vian laŭdon. Tiam, ho Eternulo, rivelu Vin mem per Via kompatema parolo kaj la mistero de Via dia estaĵo, por ke la sankta ekstazo de l’ preĝado plenigu niajn animojn — preĝado, kiu leviĝu trans vortoj kaj literoj kaj transcendu la murmuradon de silaboj kaj sonoj —, tiel ke ĉiuj aferoj fandiĝu al nenio antaŭ la revelacio de Via splendo.
Eternulo! Tiuj ĉi estas geservantoj, kiuj neŝanceleble kaj firme restis en Via Interligo kaj Via Testamento, kiuj fikse teniĝas je la kordono de l’ konstanteco en Via Kozo kaj kiuj kroĉiĝas je la orlo de la robo de Via grandiozo. Helpu ilin, ho Sinjoro, per Via graco, konfirmu ilin per Via potenco kaj plifortigu iliajn lumbojn en obeado al Vi.
Estas Vi la Pardonanto, la Graca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Spirita evoluo (#15961)

Ho serĉanto de l’ Vero! Se vi deziras, ke Dio malfermu vian okulon, devas vi je noktomezo petegi al Dio, preĝi al Li kaj intime interrilati kun Li, dirante la jenon:
Ho Eternulo, mi turnas mian vizaĝon al Via regno de l’ unueco kaj mergiĝas en la maro de Via kompatemo. Ho Eternulo, donu lumon al mia vido en tiu ĉi obskura nokto vidigante al mi Viajn lumojn, kaj feliĉigu min en ĉi mirinda epoko per la vino de Via amo. Ho Eternulo, igu min aŭskulti Vian vokon kaj malfermu antaŭ mia vizaĝo la pordojn de Via ĉielo, por ke ekvidu mi la lumon de Via gloro kaj estu altirata al Via beleco.
Vere, estas Vi la Donanto, la Malavara, la Mizerikorda, la Pardonanta.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Spirita evoluo (#15960)

Ho mia bonkora Sinjoro, ho Vi, la deziro de mia koro kaj animo! Donacu al Viaj geamikoj Vian aman bonkorecon kaj regalu ilin per Via neelĉerpebla mizerikordo. Estu Vi konsolo por Viaj ardaj amantoj kaj amiko, trankviliganto kaj amanta kompano por tiuj sopirantaj je Vi. Iliaj koroj brulas per la fajro de Via amo kaj iliaj animoj konsumiĝas per la flamo de l’ devoto al Vi. Ili sopiras, unu kaj ĉiuj, rapidi al la altaro de l’ amo, ke povu ili vole oferi sian vivon.
Ho Dia Providenco! Donu al ili Vian favoron, gvidu ilin ĝuste, grace helpu ilin atingi spiritan venkon, kaj provizu ilin per ĉielaj donacoj. Ho Eternulo, asistu ilin per Via grandanimeco kaj graco, kaj igu iliajn radiantajn vizaĝojn lampoj de l’ gvidado en renkontiĝoj dediĉitaj al la scio pri Vi, kaj signoj de ĉiela malavareco en kunvenoj kie estas prezentataj Viaj versoj. Vi estas, vere, la Mizerikorda, la Ĉion-Donema, Tiu, Kies helpon petegas ĉiuj homoj.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Spirita evoluo (#15958)

Ho Vi afabla Sinjoro! Sanktigu mian koron de ĉia alkroĉiĝo, kaj ĝojigu mian animon per ĝojigaj novaĵoj. Liberigu min de alkroĉiĝo al kaj amiko kaj fremdulo, kaj ravu min per Via amo, ke fariĝu mi tute sindona al Vi kaj pleniĝu per fervora ekstazo, ke deziru mi nenion krom Vi, serĉu neniun krom Vi, paŝu neniun padon ol nur la Vian kaj komuniku nur kun Vi, ke sorĉe kaptiĝu mi, kvazaŭ najtingalo, per Via amo kaj tage kaj nokte suspiru kaj lamentu kaj ploru kaj laŭte voku: »Yá Bahá’u’l-Abhá!«*
*  [ja baha’ ol abha’] arab.: Ho Gloro de la Plej Glora

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Spirita evoluo (#15959)

Ho mia eterna Amato kaj mia adorata Amiko! Kiel longe ankoraŭ restu mi senigita de Via ĉeesto kaj dolore afliktita pro esti fore de Vi? Al la ŝirmejoj de Via ĉiela Regno min gvidu kaj ĉe la scenejo de la apero de Via supera Regno sur min ĵetu la rigardon de Via ama bonvolemo.
Ho Vi ĉiopova Sinjoro! Nombru min inter la loĝantoj de l’ Regno. Ĉi tiu mondo mortema estas mia loĝejo – faru ke rezidu mi en la regnoj de l’ Eterneco. Apartenas mi al ĉi tiu tera ekzistejo – verŝu sur min la splendojn de Via glora lumo. En ĉi tiu mondo de l’ polvo restadas mi – igu min ano de Via ĉiela regno, tiel ke mian vivon fordonu mi sur Via pado kaj atingu mian kordeziron, kronu mian kapon per la diademo de l’ dia favoro kaj aŭdigu la triumfan vokon de l’ »Ho Gloro de Dio, la Plej Glora!«

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

